malaperis la suno
kaj aperis la luno
finu vian laboron
disdoniĝis dormfaruno

lasu la okupojn
dormigu la pupojn
silentas la sonoj
mallumigu la lumojn

dormis la hirundoj
kaj ankaŭ la hundoj
vico de duonmondo
marŝas la sekundoj

kisu afable karulojn
respektu la regulojn
kuŝu kun kunuloj
fermu viajn okulojn