Se vi ankoraŭ ne notas en via kajereto, eble vi por noti, uzas aplikaĵojn kiel Evernote, OneNote, Google Keep, Simple Note ktp je via inteligenta-telefono. ĉi tiuj sonas bone, precipe se ili havas per-interretan sinkronigon kaj ili estas plursistema.

Sed atendu momente! ĉu vi konas pli simplan manieron? rigardu vian poston! ĉu vi memoras la retpoŝton?

La retpoŝtserviloj havas kapablon por konservado de la malnetoj. vi povas uzi retpoŝtilojn por atingi viajn notojn trans la diversaj aparatoj. mi uzas “Mozilla Thunderbird”-n je la komputilo kaj “K-9 Mail”-n je la Android. nun kiuj estis parolanta pri la plursistemeco?

Simple ekskribu retpoŝton kun temo kaj korpo, sed anstataŭ skribi la ricevonton kaj sendi ĝin, konservu ĝin en la malnetujo. vi povas aldoni etikedojn; sufiĉas ke vi skribu ilin en la fino de la korpo kun krado. do vi povos serĉi per via retpoŝtilo laŭ la etikedojn aŭ laŭ al korpo ktp. Ankaŭ vi povas aldoni kunsendaĵojn.

Mi ne fidas al Google (do Gmail!), Microsoft kaj eĉ Evernote; ĉar ili klare ne uzas liberajn programojn (se vi ne konas Movadon de la Libera Programo, serĉu ĉe interreto!) kaj ankaŭ ili uzas niajn datumojn por malbonaj celoj.

Mi uzas na tutanota.com kiel retpoŝtservilo; ĉar tio uzas liberajn programojn.